Forpasintoj - Preĝo por la Mortintoj (#16048)

*»La Preĝo por la Mortintoj estas la sola bahaa deviga preĝo recitenda en ĉeesto de aliaj; ĝi estu recitata de unu kredanto dum ĉiuj ceteraj ĉeestantoj staras silente. Bahá’u’lláh klarigis, ke tiu ĉi preĝo estas deviga nur kiam la forpasinto aĝas pli ol dek kvin jarojn, ke ĝia recitado okazu antaŭ la enterigo kaj ke ne necesas dum la recitado direktiĝi al la kiblo.« [Kitab-i-Aqdas, klarigoj 10]	 
*Post esti dirinta la unuajn du versojn de tiu ĉi preĝo diru la recitanto unufoje »Alláh-u-Abhá« [ala’ o abha’; arab.: Dio la Plej Glora] kaj tiam recitu dek naŭ fojojn la unuan el la ses sekvaj versoj. Post tio li denove unufoje diru »Alláh-u-Abhá« kaj tiam recitu dek naŭ fojojn la duan el la ses versoj, ktp.) 

Ho mia Dio! Tiu ĉi estas Via servanto* kaj la filo de Via servanto, kiu kredis je Vi kaj je Viaj signoj kaj turnis sian vizaĝon al Vi, tute malligita de ĉio krom Vi. El tiuj, kiuj estas mizerikordaj, estas Vi, vere, la plej mizerikorda.
Traktu lin, ho Vi, Kiu pardonas la pekojn de la homoj kaj kaŝas iliajn kulpojn, kiel kon-venas al la ĉielo de Via malavaro kaj la oceano de Via graco. Permesu al li eniri la kortojn de Via transcenda mizerikordo ek-zistanta jam de antaŭ ol kreiĝis la tero kaj la ĉielo. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
*Ripetu li poste sesfoje la saluton »Alláh-u-Abhá« kaj poste dek naŭ fojojn ĉiun el la sekvaj versoj:
Ni ĉiuj, vere, adoras Dion.
Ni ĉiuj, vere, kliniĝas antaŭ Dio.
Ni ĉiuj, vere, estas devotaj al Dio.
Ni ĉiuj, vere, gloras Dion.
Ni ĉiuj, vere, dankas Dion.
Ni ĉiuj, vere, estas paciencaj en Dio.

* *Se la mortinto estas virino, diru li: »Tiu ĉi estas Via servantino kaj la filino de Via servantino«, ktp. ...

-Bahá'u'lláh
-----------------------

